Bercianos del Páramo
Bercianos del Páramo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 24252 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 524 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 15 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 23′ N, 5° 42′ U (mapo)42.380555555556-5.7033333333333Koordinatoj: 42° 23′ N, 5° 42′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 818 m [+] | ||
Areo | 35,09 km² (3 509 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bercianos del Páramo [+] | |||
Bercianos del Páramo [berZJAnos delPAramo] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko El Páramo (Altebenaĵo), en la sudo de la provinco. Bercianos del Páramo estas komprenebla etimologie kiel Bierz-anoj de la Stepo, kiel aludo al la deveno de reloĝantoj, nome el Bierzo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Bercianos del Páramo, Villar del Yermo kaj Zuares del Páramo, okupas totalan areon de 35,09 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 541 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 000 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 32 km de Leono, provinca ĉefurbo; trapasas la municipan teritorion la rivero Esla. Ĝi limas kun Santa María del Páramo, San Pedro Bercianos, Valdevimbre, Villamañán, Laguna Dalga kaj Pobladura de Pelayo García.
Historio
[redakti | redakti fonton]Estis antaŭromiaj kaj romiaj restaĵoj, kaj en Mezepoko okazis reloĝado fare de la grafo Gatón en la 9-a jarcento pro komisio de Ordoño la 1-a. La unua plej frua mencio estis de la jaro 917 rilate al ekleziuloj; poste nobeloj dominis la lokon. La areo apartenis al la Regno Leono. El la 14-a jarcento nobeloj Osorio kaj Quiñones hegemoniis en la areo. Ekde 1959, post la konstruo de la Akvobaraĵo de Barrios de Luna, ĝeneraliĝis la irigacio.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (iam cerealoj kaj lino, poste maizo kaj aliaj irigaciaj cerealoj kaj beto)[1] kaj brutobredado [azenoj, muloj, sed lastatempe ŝafoj, porkoj kaj bovoj). Forstado gravas ĉe la riverbordoj. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado, kuirarto).
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Strato.
-
Akvobaraĵo de Barrios de Luna ebligis irigacion en la areo.
-
Retablo de la preĝejo San Vicente de Bercianos del Páramo.
-
Ermitejo.